Ni elektu Clinton!
"Mia kara, mi preferas Clinton. Ni decidu."
La edzino diras. La edzo kapjesas kaj konsentas. Ili geedziĝis antaŭ kvin jaroj, kaj estas tempo havi la duan infanon. Ilia unua infano, trijara Madonna, kreskas sana kaj bela. Ili nun trafoliumas la katalogon kaj serĉas taŭgan figuron por sia dua infano. Ĉar la pliaĝa estas filino, ili volas filon kiel la duan. En la kadro "Filoj" estas prezentitaj koncizaj biografioj kaj fotoj de famaj aktoroj, sportistoj, politikistoj, sciencistoj kaj tiel plu. Same sub la titolo "Filinoj" fiere listiĝas kantistinoj, pianistinoj, televidaj anoncistinoj kaj aliaj popularaj kaj belaj virinoj. La paro nun sciigas sian decidon al la kompanio de la katalogo, kaj poste la edzino enhospitaliĝas. Oni forigas la ĉelkernon el la ovolo de ŝia korpo kaj anstataŭigas ĝin per tiu el unu el la korpaj ĉeloj de Clinton. Ĉi tiu procezo estas plenumata en provtubo. Poste la ovolo, aŭ la ovo, kun la nova ĉelkerno estas remetita en la uteron de la edzino. La ovo evoluos al feto en ŝia korpo, kaj post naŭ monatoj beba Clinton naskiĝas.

La supra scenaro kompreneble estas nur imagaĵo, iom troigita. Sed teknike ĝi estas ebla eĉ hodiaŭ. Ĉi tio estas nenio alia ol homkopiado aŭ homduplikado per tekniko tiel nomata genetika inĝenierado. Ĝi estas ĝuste la sama metodo kiel oni kopiis ŝafon kaj simion antaŭ nelonge. La akraj kontraŭoj stariĝis ĉefe pro etikaj problemoj. De la moralaj etikoj de kiuj estas veraj gepatroj de la kopie naskita infano, ĉu la geedzoj aŭ la gesinjoroj Clinton, ĝis la religiaj etikoj de kiel la homoj povas krei homojn, kion nur Dio estas kapabla fari, la etikaj problemoj estas cerbumigaj.
Fakte ĉi tiaj problemoj jam ekzistas, eĉ kiam la homkopiado ankoraŭ (?) ne estas praktikata. La spermbanko estas unu el ili. Oni diras, ke la spermo de juraj studentoj de Havard estas la plej ŝatata en usona spermbanko. Sen normala seksa agado virinoj permesas sian ovolon fekundigita per la spermo de tute fremda viro. Ankaŭ estis patrino, kiu gravediĝis kaj naskis bebon de sia filino, al kiu mankis la kapablo de embria enplantiĝo. Estas malfacile difini la etikajn limojn.
La homkopiado povas kaŭzi alian seriozan problemon. La disvolviĝon de scienco ĉiam akompanis kontraŭvole la misuzado de la rezultoj, kiu faris gravajn damaĝojn al la homaro. La studo pri nuklea reakcio fare de Fermi rezultigis la atombombon. La ultrasona detektilo por sekvi la sanstaton de fetoj estas misuzata en orientaj landoj por aborto de inaj beboj. Eble la homoj plej ĝojaj kun la novaĵo de la homkopiado estos tiuj diktatoroj, kiuj nur kun fidelaj sekvantoj volas teni la regadon super siaj kompatindaj popoloj. La diktatoroj povus kopii sin multnombre kaj fari la klonanojn sekvi nur iliajn ordonojn. Frankenŝtajnoj naskiĝas denove. 
Fine mi aldonu jenajn. Se iu paro da geedzoj, ambaŭ el kiuj estas sekse nekapablaj havi bebon, kaj kiuj tamen ne volas adopti infanon, malgraŭe deziras havi sian propran, ili ankoraŭ povos havi bebojn samajn kiel sin mem tra la tekniko de homkopiado. Aŭ, se vi pensos, ke vi povus vivi pli feliĉan kaj valoran vivon se vi naskiĝus denove, vi povos lasi vian alian memon, kiu plenumos vian deziron anstataŭ kaj por vi post via forpaso. Kiam mi estas troege okupita, mi ekpensas pri la homkopiado. 
La supra verko estas originala versio de la artikolo aperinta en Kontakto (N-ro 159, 1997).