Arda Lernado en Friska Lernejo

 


  Mi partoprenis en la 35-a Friska Lernejo, kiu okazis de la 13-a ĝis la 15-a de septembro en Misato, laŭinvite kiel asista gvidanto. La propono venis al mi de s-ro Nisio Tutomu laŭ la rekomendo de s-ro Mine Yositaka. Post iom da hezito mi akceptis la proponon, kion mi nun rigardas kiel unu el miaj vere memlaŭdindaj decidoj.

 

  Kvankam la vetero tute ne estis friska, la kursejo ĉiuokaze troviĝis en la montaro, kiel la japanlingva nomo de la lernejo sugestis. Tie oni povis sin dediĉi nur al la studado, forgesinte ĉion pri siaj ordinaraj ĉiutagaj aferoj. Ankaŭ mi estis inkluzivita inter ili. En la klaso de la plej altnivelaj lernantoj lerte gvidita de s-ro Tani Hiroyuki, mi povis plene ĝui interparoli kun ili nur en Esperanto dum unu horo kaj duono. Mi neniam antaŭe parolis ne krokodile tiel longe. Ankaŭ en aliaj klasoj mi pasigis la plejparton de klashoroj babilante en Esperanto. Mia partopreno do estis tre utila ĉefe miaflanke. Mi estis tre feliĉa, ke mi estis unusola korea partoprenanto, ĉar eĉ se mi volus paroli en la korea, tio ne eblus. La tri novebakotoj en la klaso de s-ro Hajama Hirotomi ŝajnis iom ekscititaj komunikante kun alilandano nur en la dua tago de sia lernado. Mi ankaŭ ĝuis la tempon en la klasoj de la kantama s-ro Yamada Tadasi, la ĉarma f-ino Takenaka Natuko kaj la ĝentila s-ro Takuma Kenji, mia samĉambrano.

 

  La vizito al la observatorio (feliĉe senpage) kaj la festeno estis freŝigaj inter ŝvitpostulaj studoj. Mi volus danki al s-ro Tanaka Kazuki, kiu prizorgis min dum mia ĉeesto kaj ordonetis min en kiu klaso partopreni. Dankojn meritas ankaŭ s-ro Fukumoto Hirotsugu, ĉe kiu mi unuafoje spertis tranokton en japana hejmo kaj kiu veturigis min komforte al la lernejo, kaj s-ro Egawa Harukuni, kiu gaje montris al mi la belan urbon Wakayama. Mi ne forgesu la tre afablan s-inon Hirai Isako. Ŝi tre zorgeme gvidis la vojon de Wakayama ĝis la domo de s-ro Nisio, kie ni kune ĉantis la himnon de Hanshin Taigasu. Amikiĝi kun japanaj samideanoj ankaŭ estis grava parto de mia vojaĝo. Kia travivaĵo ĉio estis!

 

  La tritaga daŭro de la lernejo taŭgis por intensiva studado. Dutagaj kursoj ofte okazigataj en Koreio lasas partoprenantojn kun ioma sento de manko. Mi certe partoprenos denove en la Friska Lernejo.

 

<Novembro 2003, La Movado, Organo de KLEG>