GRAVEGA EVENTO POR LA TUTA ESPERANTO-MOVADO

Dum la SAT-Kongreso en Alicante aperis Nova P.I.V.

La Nova "Plena Ilustrita Vortaro de Esperanto" (PIV), formato: 150x255 mm, 1265 paghoj, referenca vortaro de Esperanto en la tuta mondo, kies unua eldono aperis en 1971, estas finfine presita kaj liverita. Temas pri funde reviziita kaj aktualigita eldono, kies ilustrajhoj estas lokigitaj ne plu en la lastaj paghoj, sed enkorpigitaj en la teksto mem. La inauguro de la verko okazis kun cheesto de ghia chefredaktoro, Michel Duc-Goninaz, dum la SAT-kongreso kiu havis lokon de la 1-a ghis la 7-a de julio en Alikanto (2002, Hispanio). Prezo, 70 euroj + registrita afranko. Pro la kongreso kaj libertempoj, la plenumo de la mendoj kaj antaumendoj povos okazi nur post la libertempoj. Pliaj informoj estas riceveblaj de :SAT, 67, avenue Gambetta, FR-75020 Paris, Francio.
satesper@noos.fr.     -SAT ȨÆäÀÌÁö-

°³Á¤ÆÇ ¿¡½ºÆä¶õÅä
´ë»çÀü Ãâ°£

 

 

Nova PIV - Furoro de la Libroservo?

Nova Plena Ilustrita Vortaro, veninta al la libroservo de UEA fine de junio, aktive vendigxas sendepende de la prezo. Cxiutage estas vendataj 3-5 ekzempleroj de la vortaro, eldonita de SAT. Entute dum la pasintaj tri semajnoj estis venditaj 80 vortaroj.  
-el UEA Gazetaraj Komunikoj, N-ro 154 (2002-07-16)-